Thread

@npub1nekd...2uq8 "Spinster" estas iom malnova kaj ne tre ĝentila angla vorto por fraŭlino, kiel substantivo kaj ne alvoko, ofte kun implico, ke je tia aĝo ŝi devus esti jam edziniĝinta. (Pli neŭtrale kaj aktuale oni diras "bachelorette", kies vira versio estas "bachelor".) Cetere historie oni uzas por needziĝinta viro "master" (ankaŭ "ma(j)stro" sed la rilato estas ŝajne ĉefe etimologia) en la angla; mia patro diris, ke oni foje tiel alparolis lin kiam li estis knabo. Sed tio estas jam malaktuala.

Replies (1)